Aperis raporto en la maja numero de Language Magazine pri la simpozio
“Lingvo kaj Egaleco”, okazinta fine de aprilo en Novjorko. La simpozio
estis organizita sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri
Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la Laborgrupo pri Lingvoj ĉe Unuiĝintaj
Nacioj, kaj la Universitato de Hartford. Universala Esperanto-Asocio rolis
kiel la gastiga organizaĵo, kun parta subvencio de Esperantic Studies
Foundation. Legu la artikolon (angle) ĉi tie (paĝo 12):
http://languagemagazine.com/online/May14/